Bonvenon al nia retejo

Karaj membroj de ILERA kaj esperantistoj:

Estu bonvenaj al nia retejo, de antaŭ multaj jaroj ni sopiris pri retejo en kiu ni povus montri niajn agadojn kaj informi pri niaj planoj kaj projektoj. Espereble ĝi estos plia komunikilo por niaj membroj, interesitoj kaj iam por ĝenerala publiko.

Se vi havas komentojn aŭ proponojn por plibonigi nian retejon bonvolu kontakti nin, ni plezure klopodos atenti pri tio. Nia retejo nun estas en konstrua/testa fazo sed ni esperas baldaŭ havi pli bonan kaj uzeblan retejon kun iom da materialoj kaj helpiloj por vi.

Ni antaŭdankas al la teamo kaj speciale al Karlo/WB4TNC, kiu malavare aĉetis la domajnon kaj disponigis sian spacon ĉe servilo, same al Trio kiu antaŭ multaj jaroj aĉetis la domajnon radioamatoro.com…

Se vi volas kunlabori, verki aŭ iel fariĝi kunlaboranto de nia retejo bonvolu viziti: radioamatoro.org/aktivuloj

PS: Memoru ke ni daŭre estas kontaktebla en la etero kaj en eĥolink.

73

Aŭtoro

  • Javi CO2MM

    Mi estas kuba esperantisto ekde 2010 kaj radioamatoro ekde 2012. Mi havas la ĉefan kategorion en Kubo (1a kategorio). Mi uzas por HF kontaktoj FT-80 kun AT-130 kaj antenon Carolina Windown. Mi multe ŝatas telegrafion (18 wpm), SSB, RTTY kaj konkursi. Pri miaj ekspedicioj vi multe povas legi en mia QRZ paĝo.

Javi CO2MM

Respondi