Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-amatoroj (ILERA)
Radioamatorismo: Frua metodo de tutmonda komunikado:
La radioamatoroj jam jardekoj antaŭ la disvastigo de la interreto tutmonde komunikis ene de sia komunumo. Eĉ hodiaŭ homoj uzas etan bendon de la frekvenca spektro por tiu sia hobio. Sed ne nur estas hobio. En kriza kazo, kiam aliaj komunikaj rimedoj kolapsas, la radioamatoroj povas vivteni gravan komunikadon. Por certigi la senĝenan radiumadon radioamatoroj devas eksameniĝi por akiri la permeson ekfunkciigi sendilon. Simile kiel ŝoforo devas eksameniĝi por ekhavi la ŝoiforpermeson. Pro ĉio ĉi ni parolas kun nia ĉi-epizoda gasto.
Sabatojn per Echolink
Echolink servilo *ILERA_EO* haveblas 24/7. Sabatojn je la 14:00 orienta Usona horo (aŭ 18:00 aŭ 19:00 UTC) grupo de radio amatoro babilas per Echolinko. Kontrolu ĉe EventaServo por la horo je UTC.
ILERA Konkurso 2025
Datoj: 15-16 novemero. (sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT)
La historio de ILERA
Komencaj jaroj
Esperanto kaj radiotelekomuniko disvastiĝis en la mondo paralele, preskaŭ en la sama tempo. Radioamatoraj agadoj akompanis la oficialajn evoluigojn de radiodissendoj.
Unuafoje renkontiĝis la du agadareoj de la homaro en 1925, kiam okazis la fondo de la IARU, Internacia Amatora Radio Unuiĝo en Parizo. Celo de tiu fonda konferenco estis kunordigi la aktivecojn de radioamatoroj mondskale, speciale ankaŭ prepari sin por la internacia regulado de ĝenerala uzo de radio.
La IARU rekomendis la uzon de Esperanto por internacia komunikado. La protokolo de la fonda konferenco estis skribita en franca, angla kaj Esperanto.
Ĉar la granda plimulto de aktivaj radioamatoroj vivis en Usono, tamen en la praktiko radioamatoroj por internaciaj kontaktoj uzis la anglan lingvon. Por ŝpari tempon, oni speciale je morsaj kontaktoj evoluigis aron da mallongigoj, i.a. la Q-kodon.
